|
BET-48
Informilo 1
La 48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Estonio de la 4-a ĝis la 8-a de julio 2012.
La temo de BET-48 estos "Kultura kaj lingva diverseco".
La loko estas la vilaĝo Pala je 50 km de la urbo Tartu. Pala estas centro de la komunumo Pala, kiu apartenas al la orienestona regiono Jõgeva kaj situas je 15 km de la lago Peipsi.
Malproksime troviĝas la famaj kulturaj objektoj - renovigita fabela bienpalaco de la 19. jarcento en Alatskivi, muzeoj aŭ memorĉambroj de la fama komponisto Eduard Tubin, poeto Juhan Liiv kaj poetino Anna Haava.
Laŭborde de la lago Peipsi estas aranĝita la tielnomata "Sibulatee" (Esperante: cepa vojo ) - la originala reto de diversaj turismaj servoj por konatigi ĉiujn kun tiu interesa regiono, kie dum jarcentoj miksiĝis la kulturo de estonaj kamparanoj, de germanaj biensinjoroj kaj de rusaj malnovkreduloj.
Nia renkontiĝo okazos en la bele renovigita lernejo. Por nia uzo estos la klasĉambroj kaj la granda salono, la sporta stadiono kaj la liberaera kantpodio, eĉ la saŭno. Por naturamikoj haveblos bonaj signitaj piedvojoj por marŝi arbare.
Por la loĝloko vi povas elekti romantikan tendumadon apud la lernejo, lermejan komunloĝejon aŭ la ripozdomon surborde de la Peipsi- lago. La komuna 3-foja manĝado estos organizita lerneje.
Por alveni Pala ni aranĝos la specialan aŭtobuson el Tartu vespere, la 4-an de julio kaj reen la 8-an de julio post la fino de BET.
La programo enhavos tradiciajn prelegojn de la somera universitato, kursojn kaj diskutrondojn antaŭtagmeze kaj ekskursojn posttagmeze. Ĉiujn vesperojn ni pasigos kune amuzante, ĝuante la koncertojn kaj dancante.
En la programo estos la deklamada konkurso de poezaĵoj de la supremenciitaj Estonaj poetoj. La verkojn, por elekti al si la plej plaĉan inter ili, ni prezentos baldaŭ sur la hejmpaĝo de BET-48. Okazos ankaŭ internacia koncerto - bonvolu prepariĝi!
Pli preciza informo pri la programo de BET aperos en la Informilo 2.
La loĝado dum 4 noktoj (4.-8.07):
1. tendumado en propraj tendoj, uzado de necesejoj kaj duŝejoj - 4 x 2 EUR = 8 EUR
2. dormado sur matracoj en klasĉambroj (matracoj haveblas),
uzado de necesejoj kaj duŝejoj - 4 x 3 EUR = 12 EUR
3. loko en 2-lita ĉambro en la lerneja komunloĝejo (duŝejo por 2 dormĉambroj) - 4 x 15 EUR = 60 EUR
4. loko en la ripozejo "Aarde villa" (haveblas 8 diversgrandaj ĉambroj), kun matenmanĝo - 4 x 26 EUR = 104 EUR
La manĝado: matenmanĝo, lunĉo kaj vespermanĝo dum 3 tagoj (5.-7.07) kaj matenmanĝo la lastan tagon. La tuta prezo por manĝado estas 3 x 11 EUR + 3 EUR = 36 EUR
Por loĝantoj en "Aarde villa" la manĝado en la lernejo (lunĉoj kaj vespermanĝoj) kostas 24 EUR.
Aarde villa situas ĉe la Peipsi lago je 15 km de Pala. Oni ofertas la ripozeblecon ankaŭ antaŭ kaj post BET-48.
Pri "Aarde villa" vi povas legi anglalingve http://www.aardevilla.ee/?lng=eng
Dum BET ni aranĝos la aŭtobustransporton inter Pala kaj ripozejo kontraŭ malgranda pago.
La mendojn por la loĝado en ĉambroj ni akceptos ĝxis la fino de aprilo, ĉar ilia nombro estas limigita.
La nombro de lokoj sur matracoj surplanke kaj en propraj tendoj ne estas limigita.
Baldaŭ ni publikos sur tiu-ĉi hejmpaĝo la mendilon por aliĝintoj.
NB! Paralele kun la 48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj Estona Interlingvistika Asocio aranĝos la konferencon “Interlingvistiko kaj identeco“. Tiel ankaǔ interlingvistoj povos a) paroli-aǔskulti pri la 125-a jubileo de Esperanto kaj 90-jariĝo de Esperanto-Asocio de Estonio, b) konatiĝi kun la Estona, Balt-germana kaj Rusa malnov-ortodoksa kulturoj, c) ripozi ĉe la lago Peipsi ktp.
Informoj aldonaj pri la interlingvistika aranĝo: Madis Linnamägi, forsel@hot.ee, GSM +372 5098647
Jen la aliĝilo |